2016-02-26

MEMUARO pri MHSZ kaj la Esperanto-movado en Irano 4

Rapide pasis la monatoj de 2008 j. Ankoraŭ D-ro negis ajnan organizadon, sed pri la instruado de Eo, ĉefe en universitatoj, li ne havis kontraŭan emon. Li diris al ni ; kiu povas instrui E-on ie, li komencu. 

Tiam mi instruadis la persajn lingvon kaj literaturon en la universitatoj Azad kaj Ĝame-e Elmi Karbordi (La Universitato de Aplikaj Sciencoj kaj Teknologio) ambaŭ en Tehrano. Dum miaj kursoj mi parolis pri Eo, kiel serĉ-objekto de la studentoj. Mi devigis la studentojn liveri kelkpaĝan priserĉon pri Eo. Dum tiuj kursoj mi konstatis ke ankoraŭ mankas sufiĉe da fontoj por studi pri Eo en la interreto perslingve. Tion decidis fari du jarojn poste Reza Saĝĝadian kaj Moĝtaba Ĥejrĥah. Ili, helpe de neesperantista amiko, indikis PDF-forme la libron " La dua lingvo" de D-ro en paĝaro kreita sub lia nomo.En la universitatoj, kie mi instruis, mi proponis diversspecajn programojn por Eo. Sed mi certiĝis ke la universitataj instancoj ne kuraĝas decidi pri io stranga, nekonata kaj ne agnoskita objekto. En nia lando neniu riproĉas la imiton de eŭropaj programoj, sed iniciati la novan ; neniu kuraĝas! Ankoraŭ multaj miaj studentoj responde al mia demando " laŭ vi kian solvon havas la demando de la komuna internacia lingvo?" respondis : La Angla lingvo. Ĉiusemestre mi devas dediĉi parton de mia instruhoraro por klarigi la aferon. Mia kunsido kun respondeca oficistino, al kiu la universitatestro min prezentis por paroli pri lanĉo de ia E-kurso, restis senrezulte. Ŝi opiniis ke mi devas lanĉi novan memstaran fakon kie la studentoj edukiĝu kiel bakalaŭro de Eo, sed mi ne aprobis ĉar mi - laŭ mia propra opinio kaj ankaŭ aprobo de D-ro - opiniis ke Esperanto devas esti studata kiel studobjekto arbitra inter la aliaj studobjektoj de proponitaj fakoj kiel komputilaj fakoj, matematiko, turismo ktp. Mi estis certa ke la edukituloj ne trovinte laboron per sia Esperanta abiturient-diplomo riproĉos Esperanton. Kaj tiel Esperanto perdus sian postan potencialon esti alloga por iranaj gejunuloj.    

***
Dum la kunsido de 8.jul.2008 ĉeestis ankaŭ S-ro Zargarpur pri kies ekspozicio mi antaŭe skribis. Laŭorde la kunsido devis okazi en 9.jul. 2008, sed mi kaj Hamid Mirlu estis invititaj al geedziĝfesto. Tial D-ro , dirinte ke tiuj ĉi du estas el la " kolonoj" de la kunsido, plifrue okazigis la kunsidon. Behruz Atai , kies okulo estis operaciita, ne povis partopreni. Aliaj partoprenintoj estis: Reza Saĝĝadian , Moĝtaba Ĥejrĥah , Sattar Sorĥi, Fekri, Naser. Tiunokte D-ro parolis pri sia teorio de Timo. Li iom parolis pri la historio de Islamo. Li ege favore kaj amoplene parolis pri Alio. Responde al mia demando pri Alio, D-ro diris: Mi konsideras lin escepta homo. Responde al demando pri UEA kaj movadaj aferoj, D-ro ankoraŭ preferis silenti. Sed li diris ke la problemo ne estas la regitaj homoj, la problemo rilatas al la regantaj homoj… Lenin en sia testamento rekomendis ke oni ne igu gvidanto Stalinon…

Ni parolis iom pri la kandidatiĝo de UEA por ricevi la nobel-pacpremion. D-ro memorigis ke kiel li antaŭ kelkaj jaroj proponis ĝin al la sveda parlamento.

***
Dum la laŭorda kunsido de 12.nov.2008, mi parolis kun D-ro pri la letero de S-ano Hori Jasuo ( el la japana E-asocio, respondeculo de la landa kaj regiona agadoj de UEA) . Hori petis artikolon de mi pri  mia opinio pri la 9-a artikolo de la japana konstitucio. Ricevinte la konsilon de D-ro kaj aliaj grupanoj, flanke de la iranaj esperantistoj, mi skribis leteron al li. La japananoj, laŭ sia konstiutcio, artikolo 9, ne rajtas havi armeon, sed nun Usono kaj la okcidentaj landoj volas ke ĝi havu! En Japanio iuj jesas, iuj ne! La japanaj esperantistoj volis kandidatigi sian landon por nobela pacpremio, ĉar ili konsideris sin pacamaj pro tiu artikolo. Mi ne konsentis nehavi armeno por Japanio. Japanio jam estas demokrata lando kies forto nun povus helpi la mondan pacon…Mi ne scias ke Hori eldonis tiun libron aŭ ne. Li volis kolekti diversajn opiniojn kaj eldoni ilin libroforme…

La jaro 2009 pasis kiel la antaŭa jaro. Ni okazigis niajn kunsidojn , jam dumonatajn, laŭorde. Mi ne plu verkis mallongajn novelojn, ĉar miaj plej lastaj alsenditaj noveloj ankoraŭ ne presiĝis en Kontakto. Mi verkis plilongan novelon" IU" kiun  mi ne sukcesis presigi ie.Mi poste sendis tiun longan novelon, kaj donacis ĝian eventualan ajnan akiraĵon, al UEA.

 D-ro, kiel pasinte ne emis paroli pri UEA-aferoj. Aŭdiĝis novaĵoj pri konfliktoj inter Dasgupta - UEA prezidanto- kaj  D-ro Abdul Salam, nacia prezidanto de Federacio Esperanto de Bharato. Abdul Salam, faris akuzojn al la nuntempa prezidanto de UEA ; Probal Dasgupta , sia samlandano, je malmovadaj kaj hontindaj agoj. Li plendis ke bedaŭrinde UEA ne aŭskultas al kontraŭuloj kaj defendas de Dasgupta, dum li detruis la E-movadon de Bharato… Verŝajne pri bharata E-movado, UEA faris la samon kiun ĝi faris pri la irana!   

La plej lasta kunsido de la jaro 1388 irana, okazis merkrede 10.marto.2010 en la domo de Naser. La partoprenintoj, krom D-ro kaj mi, estis : Behruz Atai , Sorĥi, Fekri, M.Ĥejrĥah, Kazemi, Araŝ (neesperantista amiko de Naser), Faĥri kaj lia filo.

Kiel en la plej lastaj kunsidoj, D-ro analizis la iranajn kulturajn kaj historiajn suferaĵojn. Multajn liajn parolojn, ĉar ili ne koncernis E-on, mi rezignis citi en ĉi tiu memuaro. Mi esperas ilin reverki perslingve por iranaj gestudentoj. 

 S.N.Mozaffari Baluchi (snmb)  - snmozaffari@yahoo.com
Tehrano - Irano - Aprilo 2010   - http://snmb.blogfa.com
***************************************
Pied-notoj:
(1)-
 " Iran-Esperanto Raportas" numero de 09.05.1996, kiun subskribis mi (snmb) kaj Ĵila Sedighi, la edzino de D-ro MHSZ , kie estas skribite:
Konatiĝo kun Esperanto en Irano havas 81-jaran historion. Verŝajne la unua aŭtoro kiu parolis kaj skribis pri Esperanto estis S-ro Etesam-ol-Molk ( la patro de la fama irana poetino Parvin Etesami. Li verkis en 1910 artikolon pri Esperanto en revuo "Bahar" -primavero-, kies ĉefredaktoro li mem estis) unua jarkolekto, somero 1910. En la artikolo li citis la unuan strofon de la himno "Espero" esperante kaj perse.

Preskaŭ 10 jarojn post la reeldono de la revuo Bahar, en 1920, svislanda verkisto Edmond Privat, dank' al lia amikeco kun S-ro Amir Saham-od-Doŭle Qaffari ( ambasadoro de Irano en Svisio), kaj princo Arfa-od- Doŭle Mirza Reza Ĥan Daneŝ (1848-1936) la ĉefdelegito de Irano ĉe La Ligo de Nacioj (nuna Unuiĝintaj Nacioj) rekompence de senpaga parol-traduko por irana delegacio, kaŭzis kondiĉon sukcese defendi Esperanton, ĉar li persone ne havis rajton rekte subteni Esperanton. Ĉirilate, Edmond Privat skribis en sia"Aventuroj de Pioniro- pp.85-86":

… tiamaniere mi mem fariĝis baldaŭ honora konsilanto kaj pli poste vicdelegito de Persujo post dujara amikeco kun la ĉefdelegito de tiu lando, Princo Arfa, kiu estis unu el la plej rimarkindaj personoj de la ligo, maljuna diplomato, samtempe prudenta kaj tre ege kuraĝa, kiam grava principo de justico estis minacata. De li mi lernis iom da saĝo kaj utilan sperton, kaj mi lin amis tre kore. Li estis filo de la popolo, kiu per propra merito supreniris al plej altaj postenoj kaj ricevis princan titolon kiel pagon pro siaj grandaj servoj.

La tiama persa registaro ne havis monon por pagi multajn delegitojn kaj mi konsentis labori kun li senpage, kondiĉe ke mi fariĝu laŭrajta membro de la delegitaro kaj ricevu permeson defendi nian mondlingvon, se la problemo estos tuŝita ĉe la Ligo…

Li mem subtenis nian aferon kaj subskribis la unuan proponon kune kun Lord Cecil…

Princo Arfa reprezentis la vidpunkton de la pli malfortaj aŭ malgrandaj ŝtatoj en la Ligo, kiel Nansen, la norvego. Kiam la grandpotencoj volis forigi de la statuo de la Ligo la esencan artikolon dekan, kiu garantiis la memstaron kaj teritorion de ĉiuj membro-ŝtatoj kontraŭ eksteraj atakoj, li havis la kuraĝon voĉdoni ne publike kaj tute sole, dum la dudek eksterlandaj ministroj de malgrandaj ŝtatoj estis devigataj sin deteni de voĉdono pro minacoj de la grandaj. Mi memoras kiel alvenadis la potencaj ministroj al nia benko, unue per flatoj, per proponoj pri prezidanteco aŭ honoroj, kaj poste minacoj. Sed li firme rezistis kaj , kiam oni vokis laŭ alfabeta ordo la nomon de Persujo, lia klara voĉo sonis energie ne , kaj ĝenerala admira murmuro aŭdiĝis…Lia rifuzo savis la esencan artikolon, la fundamenton de la Ligo de Nacioj…Sub sia moslema nigra fezĉapo la maljunulo ridetis fiere pri sia rezisto al minacoj de la granduloj. ( Aventuroj de Pioniro. pp. 85-86).

Tiamaniere, ĉitie, ni iros la detalojn de ĉiuj aventuroj pri la historio de Esperanto en Irano, sed nur mencias pli gravajn fontojn en la persa lingvo ( 1910-1996) kvar jarojn post la Konstitucia Revolucio ĝis deksep jarojn post la Islama Revolucio:

1- " Nova Lingvo Esperanto " en revuo " Bahar ", 1910, 2a eld., pp.427-428
2- " Esperanto en kvardek Lecionoj" Michel Becker kaj E. Grosjean Maupin, estis la unua lerno-libro en la persa. La tradukistoj estis {anoj de} Asocio de Esperantistoj en Tabriz, 1921.
3- " Internacia Lingvo", Pars Jarkolekto, 1928, pp. 33-34, kun la foto de 12 Esperantistoj el Tehrano.
4- " Komuna Lingvo Esperanto " de Bahman Ŝejdani, lerno-libro kun vortareto, 2a eld. 1929. Ŝejdani enketis pri Esperanto interalie , ankaŭ de Ahmad Kasravi, fama irana verkisto.
5- Du artikoloj de  Ahmad Kasravi," Kiel ni lernu Esperanton " 1929, 2a eld. pp.10-11. vd. ankaŭ: " Kar-vande Kasravi" 1973,la unua eld.
6- " Esperanto Ŝlosilo " Darjuŝ Tasmeĉi, traduko en la persan, 1930.
7- " Mia Vivo " Ahmad Kasravi, 1944. 4a eld. Bahman Azadegan eldonejo . pp. 82-143,158, 161, 312, 316.
Kasravi verkis ankaŭ arablingvan artikolon en dulingva revuo (arab-angla) " Al Oŭgat ol Aragija " en Irako pri Esperanto kaj tradukis libron el Esperanto en la araban. La influo de Kasravi pri disvastigo de Esperanto en Irako venis pli detale en la verko de prof. D-ro Saheb- Zamani " Babela Turo".
8- " La Disfalo de Babela Turo" D-ro Saheb- Zamani, Homo kaj Lingva Revolucio, revuo Daneŝkade, eld. Kulturaj Rilatoj de Tehran- Universitato, n-ro 2, 1975, pp.110-148. Per la apero de mallongigita versio de tiu artikolo en la revuo " Esperanto " , en okt. 1975, la 37-jara kompleta silento de Irano pri Esperanto finiĝis ( 1938- 1975 ) , kaj inundis gratul-leteroj tra tuta mondo en Iranon. " Esperanto" , n-ro 838, okt. 1975, p.174. UEA.                                   9-  " Intenacia Lingvo Esperanto " , prof. D.Armand, tradukis GH. Matin, revuo " Pajame Novin" ,eld. Kultura Asocio de Irano kaj Sovetio, n-ro 114, 1975, pp.34-36
10-  D-ro Saheb- Zamani ( MHSZ ) , " Psikologio, Lingvo kaj Esperanto " revuo Daneŝkade. eld. Kulturaj Rilatoj de Tehran-Univ. n-ro 4,1975, pp 26-46.
11- D-ro Saheb-Zamani ( MHSZ ) " Homo kaj Lingvo- Revolucio" revuo Negin, n-ro 128, 1976, pp.7-12, 55-59. La dua parto en la sama revuo, n-ro 129, 1976, pp.35-38.
12- D-ro MHSZ " Lingvo, manifestacio de Krizo" revuo Negin, n-ro 130, 1976, pp.19-22, 58-60.
13- D-ro MHSZ " Lingva Krizo en Irano" revuo Ĥandaniha, 1976, Reapero de la supra artikolo en Negin.
14- Mir Mehdi Moubed " Pri Esperanto , La Dua Monda Lingvo ", revuo Huĥt, eld. Asocio de Zaraostranoj en Irano , n-ro, 1, jaro 27, marto 1976, pp.22-25 kaj n-ro 2, 1976, pp. 34-37.
15- D-ro MHSZ " La Dua Lingvo" la prezento de la plej alta Homa Atingo en Lingva Regno. Esperanto mem-lerno-libro , poemoj, korespondado, literaturo. eld. Atai. 1976
16- D-ro MHSZ " Kulturo kaj la revolucio Lingva" eld. kulturaj Rilatoj de Tehran-Univ. 1976.
17- D-ro MHSZ " Literaturo del' Espero" la prezento de la plej famaj Esperanto -poetoj kun belegaj poemoj tradukitaj en la persan. eld. kulturaj Rilatoj de Tehran-Univ. 1976.
18- " Robaioj de Omar Kajjam " en 30 lingvoj, verse tradukis Gaston Waringhien, eld. Padide, Tehrano 1987.
19- " Gazaloj de Hafiz" en 30 lingvoj, verse tradukis ( dulingve angle kaj E-e): Willam Auld , kunlabore kun D-ro MHSZ , eld. Padide, 1988
20-" Ali, la simbolo de Humaneco" verkis esperante Sejjed Morteza Mirbaqian, realaj rakontoj el la vivo de Imamo Alio. eld. Gaem, Gomo, 1990
21- " La idealo kaj la realo de Internacia Lingvo" traduko kaj verko de Sejjed Morteza Mirbaqian, okaze de la kvina internacia libro-foiro de Tehrano. 5-15 majo 1992. eld. Atai.
kaj nenombreblaj artikoloj de la samaj verkoj kaj aliaj esperantistoj en plej prestiĝaj ĵurnaloj kaj revuoj.
Multaj el tiuj libroj helpis Esperanto -studentojn, senbezone al eksterlandaj valutoj, membriĝi ĉe UEA kaj aboni Esperanto - gazetaron.
Ni uzas diversajn manierojn konatigi Esperanton al la irana popolo, i.a. per verkado de Esperanto -novaĵoj pri kongresoj, UNESKO-rezolucioj k.s. Ni klopodas , ke ankaŭ Radio kaj TV uzu tiujn novaĵojn en siaj kulturaj programoj. I.a. du manieroj estas menciindaj: Ni regule enirigas Esperanto -temajn terminojn en kruc-vortoj de famaj ĵurnaloj kiel " Ettelaat" kaj " Kejhan". Ni aperigas ankaŭ regule tradukitajn artikolojn el Esperanto -gazetaro, speciale el Monato, El Popola Ĉinio, Heroldo de Esperanto , Evento kaj Esperanto , en perslingvaj gazetoj. Ekzemple en " Tagoj de l' vivo" ege populara revuo kun eldonkvanto 210000. Nuntempe, de antaŭ kvin monatoj, tiu ĉi revuo dediĉas kelkajn paĝojn al enpersigitaj artikoloj el Esperanto -gazetaro, menciante la fontojn. Esperanto -studentoj en progresitaj kursoj regule disponigas siajn tradukaĵojn al perslingvaj gazetoj, nur por ke oni menciu la nomon de iu Esperantlingva gazeto.

Nuntempe funkcias Esperanto -kursoj en:
- Universitato Beheŝti (La nacia universitato de Irano), kadre de nedevigaj fakoj, ekde 1992, daŭre funkcias 4 diversgradaj kursoj kiujn gvidas D-ro MHSZ .
La plej nova elementa kurso de Esperanto  en Beheŝti Univ. en 23a de aprilo 1996 estas la 141-a elementa kurso de Esperanto , kiujn ekde 1975 funkciigis kaj gvidis D-ro MHSZ , laŭlonge de 21 jara seninterrompa aktivado por Esperanto .
Kelkajn jarojn antaŭe, jubilee de 113-a kurso, ILEI ( Internacia Ligo de Esperanto -Instruistoj) elektis lin kiel sian honoran membron. Antaŭe en Stokholma kongreso de UEA en 1980, oni elektis lin ankaŭ kiel sian Honoran Membron. D-ro MHSZ estas ankaŭ ano de AIS ( Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino).  
- Universitato Azad, D-ro MHSZ , de 1992-94, por geprofesoroj de la universitato.
- Aŝjane Ketab (Atai eldonejo ), progresintajn kursojn gvidas S-ino Ĵila Sedighi, elementajn kaj mezgradajn gvidas Prof. D-ro MHSZ . Kvar tagojn semajne en tiu centro, funkcias Esperanto - kursoj kaj kunsidoj de la delegitoj ktp.

En multaj aliaj lokoj, kulturaj centroj, privataj institutoj kaj hejmoj ankaŭ okazas Esperanto -kursoj, kiujn gvidas la jamaj studentoj de D-ro MHSZ kaj S-ino Sedighi. En Tabriz, Maŝhad, Ŝiraz, Isfahan, Ĥorram-Abad, kaj aliaj urboj de Irano ekzistas delegitoj, okazas kursoj kaj kunsidoj.

Por pliaj informoj kaj eblaj kontaktoj vi povas turni vin al Jarlibro de Universala Esperanto -Asocio kie aperas la listo de la delegitoj kun adresoj kaj telefon-numeroj. Vi povas skribi aŭ telefoni por ricevi respondojn al viaj demandoj.

Nuntempe konsiderante la cirkonstancojn kaj la kondiĉojn de la regiono la Esperanto -funkciuloj en Irano aktivas kadre de kulturaj kaj instruaj instancoj, sen ia ajn registrita asocio aŭ organizaĵo. Ili klopodas fari Esperanton universitatan fakon, kaj akceptigi ĝin en la lernejojn.
Pri aliaj Esperanto -aktivaĵoj kadre de t.n. asocio ktp., kiuj ne estas oficiale registritaj ni ne estas respondecaj.

                                          S-ino Ĵila Sedighi
                                          S-ro Sejjed Navvab Mozaffari  

***
(2) - ( mi konservis la originalan ortografion - snmb )
Al chiu, kiu sentemas pri la Esperanto-movado en Barato:
Kaj Respektataj komitatanoj de UEA & Amikoj de Esperanto kaj Barato:
Mi, D-ro Abdul Salam, kiel nacia prezidanto de Federacio Esperanto de Barato havas privilegion kaj devon tiri vian atenton al kelkaj malbonaj aferoj, hontindaj okazintajhoj kaj malmovadaj agoj faritaj kontrau FEB de la elektita(j) membro(j) de UEA.

F.E.B:Fono, reputacio kaj atingoj:
A.

 FEB estis fondita de 25 esperantistoj el diversaj partoj de Barato en 1982.Mi, Ranga kaj kelkaj aliaj laboradis por Esperanto tri jardekojn senavare konstrui la nacian movadon. En 1996 mi kaj Ranga laboris gajni alighon de FEB al UEA. Ni ne volas chion diri char ni tiom profunde laboris por Esperanto, sed UEA neniam agnoskis tion. La antaunelonge okazinta Azia Kongreso estis tiom strechiga por ni, ke nia

 sano malbonighis.

D-ro Salam estis invitita Esperanto jubileon en Varsovio en 1987. D-ro Salam estas la prezidanto de FEB ekde 1992 ghis nun. UEA pagis la aerbileton al li kaj lia edzino.
B.
D-ro Salam lernis Esperanton en Kastelo Graciom, Francio en 1979 kaj cheestis kvin UKojn. Varsovia en 1987, Finlanda 1995, Litovia 2005, Italia 2006, Roterdama 2008, Kaem kongreso 2002 (Seulo), AKo en Nepalo 2005 kaj 2008 Bengaluro.
C.
D-ro Salam eldonis libreton esperante 'Jogo por Chiuj' en 1988.
Ch.
D-ro Salam organizis Esperanto grupojn kaj konstruis Esperanto movadon en Barato. Li organizas du naciajn kongresojn en Pune kaj Esperanto kursojn ekde 1979.
D.

 D-ro Salam vojaghis en 22 landoj propagandante Esperanto lingvon ghis hodiau..
E.

 Federacio Esperanto de Bharato ghuas alighon al UEA ekde 1996. Ghis nun 8 naciaj kongresoj okazis kun granda sukceso.
F.

 FEB unuafoje kaj kun granda sukceso organizis 5-an Azian Esperanto kongreson en Bangaluru, Barato, dum Februaro 2008. Pli ol 150 internaciaj delegitoj partoprenis el 33 landoj en Azio kaj aliaj kontinentoj.
G.

 Esperanto lingvo havas tre longan tradicion en Barato. Oni instruis, predikis kaj propgandis tra la tuta lando ekde la komenco de 19-a jarcento. Estas admirinde ke Nobelpremiito Rabindranath Tagore kuraghigis Esperanto instruadon en Bengalio. Alia granda animo Vinoba Bhave, estro de Bhudan-movado (land-donaca-movado) mem estis esperantisto,kiun-varbis-Tibor-Sekelj.
Gh.

 Ekde 1980, la nacia Movado de Esperanto en Barato estis lanchita de Prof. Ranganayakulu. La FEB estis establita en Vijayawada, Andhr Pradesh, Suda Barato, dum la dutaga nacia kongreso de 30 Esperanto delegitoj en 1982. Tiu kunsido estis la unua tutlanda kongreso.
H.

 FEB honoris d-ron Ranganayakulu 'FEB-Patro' rezulte de la rezolucio de la 8-a Nacia Esperanto Kongreso, organizita en Saswad-Pune, Barato en-Decembro-8,-2001.
Malkonstruaj kaj negetivaj agoj faritaj de la elektitaj komitatanoj de

UEA, chefe dum la pasintaj dekkvin jaroj estas tiel:
1.
En la jaro 2001, UEA volis scii la nomon de komitatano A por Barato. Tiam mi estis la prezidanto de FEB. Probal ne estis ech ordinara membro de FEB. Sed Probal rekomedis la nomon de sia amiko Giridhar al la posteno komitatano A, sen konsultante min au aliajn estraranojn. Kiam mi protestis al la tiama prezidanto de KAEM. Li pardonpetis al mi. Tia estis la labormaniero de Probal kaj UEA kontrau FEB. Tio estas nur unu.

2.
Ekde la komenco de la burghonigho de la nacia Movado en 1982, al aliro kaj trakto de UEA al demokrate elektitaj membroj de FEB estis partieca. Kelkaj uloj kiuj flue parolis esperanton rolis kiel agentoj de UEA kaj ili gajnis multon persone de UEA. Ekde tiam, la potenco, influo kaj decidojpovo ilia mistraktis la Esperanto gvidantojn kaj entuziasmulojn en Barato. La helpo de UEA neniam atingis la meritplenajn personojn kaj taugajn movadantojn.Tiuj kelkaj konspiris en la Barata Movado kaj finfine sukcesis forigi sincerajn personojn kaj gajni por si mem. Sekve FEB-suferas.

3.
 Ni tre bedauras sciigi pri la misagojn kaj malbonan konduton de la prezidanto de UEA (baratano) dum la Azia Kongreso en 2008. Li mem uzis kaj kuraghigis aliajn uzi la anglan lingvon en la internacia Esperanto kongreso en Bengaluro. Du sesiojn li tute prezidis en la angla. Tiel la prezidanto de UEA mizere malsukcesis gardi honoron de UEA kaj li agis kontrau la reguloj de UEA. Ni volas memorigi vin ke li ofte plendis bushe al UEA ke neniu parolas esperanton en la naciaj Esperanto kongresoj en Barato! Ghis nun okazis 8 naciaj kongresoj en Barato. Dum chiu kongreso, la esperantistoj diligente praktikis kaj parolis la lingvon Esperanto. Tiu persono partoprenis nur kvar naciajn kongresojn kaj chiam plendis al UEA ke oni uzas la anglan. Nu, kion li faris en la AKo en-Bengaluro?

4.
 D-ro Abdul Salam, la prezidanto de FEB dum longa tempo (blindulo 68jaragha) vojaghis al UKo en Roterdamo 2008. Li estis insultita kaj mistraktita de la organizantoj. Lia peto paroli al la prezidanto de UEA ne estis akceptite. Sekve, d-ro Salam (kaj 3 personoj en lia grupo) devis forlasi la kongreson tuj post la inauguro kaj reveni al Barato. Li ne havis rajton partopreni la ceterajn 5 tagojn de la UKo en Roterdamo. Li suferis grandan perdon de tempo, mono kaj energio. Samtempe la prezidanto de UEA gastigis la sekretarion de FEB (lia intima amiko) en sia propra chambro en Roterdamo, al kiu UEA pagis. Lia intima kaj nura amiko ankau multfoje partoprenis UKojn (Japanio, Germanio, Roterdamo, Italio ktp) je la kosto de UEA. Tiu kiu laboras sincere tute ne estas invitataj-al-UKoj.

5.
Prof. Ranganayakulu, la fondinto de FEB, sincere kaj honeste laboradis por Eo dum lia tuta vivo. 30 jarojn li ofertis ghis nun por Eo en Barato. La tempo, mono kaj energio, kiujn li elspezis por Eo en Barato estas nemezurebla. Li preskau perdis sanon organizante la Azian Kongreson en 2008. Li skribis al UEA en Roterdamo esprimante lian deziron partopreni la UKon en Roterdamo. Liaj petoj estis neresponditaj sen montrante kialojn. Li estis ege diskriminaciita.

6.
Ranga verkis kaj eldonis Esperanto lernilojn kaj vortarojn kaj disdonis tra la tuta lando,senpage al lernejoj, entuziasmuloj ktp. Li organizes Esperanto kursojn en Vijayawada, Bengaluro kaj Tirupati kaj instruis al centoj de studentoj. Li iris al Bengaluro, chiujare inter 1989 kaj 94 sole restis tie, lasante siajn malgrandajn gefilojn kun sia edzino en alia urbo kaj li laboradis por Esperanto naïve kaj sincere. Kiam li partoprenis (per sia propra bugheto) la UKon en Seulo en 1994, li ne havis tranokteblecon sed dormis sur la trotuaroj. Tio estis la respekto UEA donis al li. UEA tre bone gastigis kelkajn komencantojn, kiuj poste lasis la movadon kaj tute ne laboris por Esperanto Movado en Barato! Lia peto inkluzivi lin en la Azia Karavano al Japanio (de Koreio) estis lauplane rifuzita. Du aliaj baratanoj ricevis grandan akcepton en Seulo. Post lia unua UKo pro la amara-sperto-li-neniam-volis-partopreni-la-UKon.

7.
Nun Ranga estas la sekretario de KAEM. Li esprimis ke li ne povas partopreni la AKon sen ia financa helpo de KAEM, sed oni ne respondas al li. Ekde Aprilo 2010, KAEM ne komunikas kun li kvankam li estas sekretario. Sed KAEM volas finance viziton de iu amiko de prezidanto de UEA anstatau la sekretario de KAEM. Ni ne scias kialojn al malvarma trakto de la sekretario de KAEM. Li ne estis invitita al Mongolio.
Do, chitiu oficejo (FEB) volas scii de la UEA la kialojn por la supre menciitaj kontraumovadaj agoj de la nuna prezidanto de UEA, kiu uzis la landan movadon kiel shtuparo atingi pintojn kaj ne nur neglektas landan movadon sed ankau kontrauagas la nacian movadon. Bedaurinde UEA kredas-nur-lin.

NOTO:
Estas bone ke la UEA elektu nur tiun prezidanton surbaze de la kontribuo de la persono al cia enlanda esperanto movado. Bedaurinde la nuna prezidanto altigas sin en la movado detruinte la enlandan movadon, ne konstruinte. Tiu kiu ne partoprenis en la enlanda esperanta movado kaj tiu kiu agis kontrau sialandaj esperantistoj nerajtas esti la estro de la monda movado.Subskribo- D-ro Abdul Salam- Prezidanto, FEB  


No comments:

Post a Comment