2010-10-27

Raporto de d-ro Keyhan Sayadpour pri La movado en Irano



 
Nuntempa Irana Esperanta Movado
Organizaĵoj
Esperanto-movado havas longan historion en Irano. En septembro 1916, unuafoje kelkaj esperntistoj kunsidis en Teherano kaj fondis Persian Esperanto-Asocion (1). Do ĉi-jare oni festas 90-jariĝon de irana movado. Tie ĉi mi ne celas prezenti historion de Esperanto-movado en Irano, sed priskribi pri la nuna stato de tiu movado laŭbezone menciante kelkajn historiajn notojn.
Irana Esperanto-Asocio, Irana Esperantista Junulara Organizo, Sabzandiŝan-Instituto kaj Irana Ligo de Esperantistaj Instruistoj estas la iranaj esperantaj organizaĵoj kiuj estas prezentataj.

Irana Esperanto-Centro establita


EVENTOJ n-ro 135 (oktobro 1997)

La 30-an de oktobro kun partopreno de 20 aktivuloj estis aranĝita ceremonio okaze la fondo de Irana Esperanto-Centro. Honora gasto estis s-ro Aref Azari, elstara E-verkisto de la Granda Persa-Esperanto-Persa vortaro.

En la centro kunsidas:
- Sabz Andishan Instituto (SAI),
- Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO),
- prepar-komitato de Irana Esperanto-Asocio (IREA),
kaj estas kunveneblo ankaŭ por aliaj kluboj.

Eblecoj en la centro: retpoŝto kaj telekopiado, bibliotek(et)o, libroservo, diversaj E-kursoj, konstantaj semajnaj kunvenoj. Kontaktoj al Irana Esperanto-Centro:

Stratadreso:   Tehran, str. Motahari n-ro 17, 2-a apartamento, 2-a etaĝo
Poŝta adreso: P.O. Kesto 17765-184, Tehran, Irano
Telefono:      +98-21-850529
Fakso:         +98-21-6236913
Retadreso:     irejo@forigu.neda.net

Inf: Reza Torabi, dir.


Laŭleĝe aŭ sukcese? - en Irano

Artikolo aperinta en la gazeto EVENTOJ (n-r0: 106, julio 1996)

En Irano ne ekzistas landa E-organizo. Ekzistas komitato (?, komisiono?) nomata "Esperanto-Irano" mll. MHSZ, aprobita de ŝtataj instancoj, kaj ekzistas pli ol 10 UEA-delegitoj.
Antaŭ iom pli ol 1 jaro aperis la ĝermoj de junulara grupiĝo, kiu ne kontentis pri la situacio (manko de movada vivo) kaj iniciatis komunan agadon. Ili fondis grupiĝon IREJO, kiu iĝis landa sekcio de TEJO kaj landa filio de ISAE.

IREJO? Vieno? - Buller

EVENTOJ, n-ro 115 (decembro 1996)
 
Inter la 4-a kaj 7-a de decembro (1996) vizitis Vienon la ĝenerala direktoro de UEA s-ro Osmo Buller. Lia vizito havis du diversajn partojn.
La ĉefa celo estis renkonti kaj konzult-diskuti kun la gvidanto de IREJO s-ro Reza Torabi, kiu same vizitis Vienon por partopreni Mondan Junularan Forumon, kion organizis UN. Reza Torabi kaj f-ino Fatemeh Aziz Mohseni reprezentis Iranan Esperantistan Junularan Organizon.
Ŝajnis estis oportuna flanke de UEA, ke Osmo Buller persone interkonatiĝu kun Reza Torabi en Vieno (tiamaniere ŝparante monon kaj tempon).

2010-10-25

Bahman ŜIDANI: la unua Irana E-instruisto kaj aktivulo

ŜIDANI Bahmen (?-?),unu el la pioniroj de E-o en Irano. Verŝajne li estas la unua E-instruisto en Irano. Lia lerno-libro "Esperanto en 20 lecionoj" estas brile verkita lernolibro por perslingvanoj kaj ankoraŭ uzebla. Li estis la plej longdaŭra UEA delegito en Irano kaj ankoraŭ  portas la rekordon, dum 31 jaroj sinsekve li estis UEA-delegito en Tehrano.
Li estas la unua irana E-isto kiu edziĝis en E-a medio. Li edziĝis kun Muĉul Mosavvar E-istino, sed ne ekzistas pruvoj pri ilia familio ĉu E-o daŭris en la familio aŭ ne. ni jam scias ke li estis Azero kaj aktivadis ankaŭ en Kaŭkazio.
Li multe verkis en Iranaj gazetoj, ĵurnaloj kaj aranĝis diversajn kursojn tra la lando. Li fondis "Persia Esperanto-Asocio"n pri kiu nur oni havas gazet-anoncon kaj ankoraŭ ne detala informo pri la asocio.
Mankas informoj pri liaj agadoj en E-ujo. Bonvenas ajna informo pri li kaj lia aktivado. 
  

1996: skandalo kaj krizo en Irana E-movado

 En la 15-a numero de IREJO-Bulteno aperis karikaturo kiu kaŭzis grandan skandalon en Irana E-movado. La karikaturo en si mem ne havis ion strangaĵon, la kialo estis kaŝita sub eventoj kiujn ni devas iom fosi por kompreni la kialo(j)n. Anstataŭ priskribi la aferon estus pli bone laŭ la dokumentoj klarigi la aferon.



اسپرانتو در ایران به روایت اسناد انجمن جهانی اسپرانتو بخش سوم

اسپرانتو در ایران به روایت اسناد انجمن جهانی اسپرانتو بخش سوم

اسپرانتو در ایران به روایت اسناد انجمن جهانی اسپرانتو بخش دوم



            
اسپرانتو در ایران
به روایت اسناد انجمن جهانی اسپرانتو
بخش دوم

2010-10-24

اسپرانتو در ایران به روایت اسناد انجمن جهانی اسپرانتو

اسپرانتو در ایران
به روایت اسناد انجمن جهانی اسپرانتو
بخش نخست

Unueco kreos viglecon en Irano

intervjuo de la revuo ESPERANTO, organo de UEA, kun Reza Torabi

Kion vi faras en via neesperantista vivo?
Antaŭe mi laboris en bazaro kaj en mia privata vendejo, sed en 1995 mi forlasis tiun laboron kaj pli ekinteresiĝis pri komputado. Nun mi funkcias kiel kompostanto kaj intencas fondi eldonejon.
Fakte, Esperanto ŝanĝis (aŭ korektis!) mian vivmanieron,kaj mia laboro estas jam tiel intermiksita kun Esperanto ke ŝajne mi ne povus forkuri de ĝi!

dokumento pri la movada stato je la fino de la 20-a jarcento en Irano

Noto de Reza Torabi,  junio 1996 
IREJO-Bulteno n-ro: 15 paĝoj 4 kaj 5

"Tiu rikoltis, kiu semis", tiu estas Irana proverbo pri kiu nia aktivado povas esti ekzemplo. Ju pli la tempo pasas IREJO fortigante des pli sukcesas disvastigante E-on en diversaj terenoj.
Oni ne imagu ke tre simple en la IREJO kadro ni movadumas sen malfacilaĵo, male nin renkontas eĉ danĝeraj situacioj sed ĉar ni aktivadas kolektive kaj harmonie, fine ni transpontas ĉiujn malfacilaĵojn.

2010-10-22

Pri MHSZ

Pri MHSZ (Mohammad Hasan - Naser ed Din- Saheb oz Zamani)
Mi devas ankaŭ aldoni ke MHSZ (Mohammad Hasan - Naser ed Din- Saheb oz Zamani) estas la vera patrono kaj piloto de la irana E-movado. Esperanto kaj multaj avangardaj vidpunktoj inter irana intelektularo sen lia nomo ne estas kompletaj. Efektive li estis kiu intervenigis Esperanton en Iranon je la 70-a jardeko. Pri li, liaj gravaj libroj kaj lia rolo en la nuna irano oni devas verki apartan libron kaj certan ĉapitron en la historio de la irana movado. Li mem tutsole estas la historio de Esperanto en Irano kaj ni esperantistoj, ĉiuj, rekte aŭ malrekte estas la rezultoj de lia sindona tagnokta prilaboro. Por sciiĝi pri lia rolo en la nuna Irano, ĉu esperanta, ĉu psikologia, ĉu sociologia aŭ literatura, konsideri la jenajn librojn klarigas iom da multe:

2010-10-16

Historio de Esperanto en Mashad

Estis unu jaro post kiam mi eklernis Esperanton (1365). Mi vidis reklamilon sur la muroj en Taghiabad placo reklamantan E-kurson en lern-instituto pri elektroniko kaj elektro. Mi konis la instituton ĉar antaŭ kelkaj jaroj mi pasis kurson tie. Ĝin gvidis s-ro Ebrahimi kiu konis mian patron. Vizitante la instituton mi ekkontaktis la unuajn esperantistojn. Inter ili estis s-roj Pakravan, Javad Kamali kaj Kalali. La kurson gvidis s-ro Kamali. S-ro Kalali poste migris al Grekio kaj ni ne plu ricevis informon pri li. Okazis kunidoj en la biblioteko de la loka oficejo de la ministrio pri kulturo kaj islama promocio (Farhang & Erŝad Eslami), kies unu oficito estis esperantano.

ILEI En Irano

Irana Ligo de Esperantistaj Instruistoj (IRLEI) fondiĝis en la jaro 1997 kiel Landa Sekcio de ILEI. La ĉefaj celoj estis reklamita la samj de ILEI, sed en Irana medio.

UEA Prezidanto (ne) vizitas Iranon

En la jaro 1380 (laŭ la irana kalendaro) Iranaj esperantistoj planis gastigi UEA prezidanton enlande. La plano estis du taga vizito de Kep Enderby dum la dua monato de Irana jaro. La plano poste estis prokrastita, kaj poste nuligita pro la sanproblemo de la prezidanto. Ĝis nun neniam iu UEA prezidanto vizitis Iranon.

Iranaj Esperantistoj sur Sabalan Pinto

Iranaj Esperantistoj tri foje konkeris Sabalan Pinton. Tio okazis dum tri sinsekvaj jaroj (1374, 1375, kaj 1376 laŭ la Irana Kalendaro).

21-05-2001

Irana Esperanto Centro aranĝis ekskurson tiujare. La ekskurso estis tra Masule (norda regiono de Irano kaj daŭis por kvin tagoj (de la 1-a ĝis la 5an de Junio). jen la reklamo:
Irana Esperanto-Centro aranĝas:
EKSKURSO TRA MASULE (Norda regiono de la lando)
Tempo: 31-a de Ordibehesht ĝis 4-a de Khordad 1380
Aliĝkotizo: 160000 Rialoj

Programo:
Esperantumante oni vizitos la plej vidindan vilaĝ-urbon en la norda regiono de Irano. Ni estos akomponata de la lokanoj(sed ne esperantistoj).
Ni tendumos unu nokton ene de ĉirkaŭa ĝangalo kaj estos oportuno krom vizito de Masule viziti ankaŭ la nordan ĝangalon.
Amikeca etoso, diskutado, koncizaj lingvokursoj, kunkantado kaj ĝuado de la naturo donos freŝan energion al ni.
Limdato por aliĝo: 15-a de Ordibeheŝt