2016-03-15

La statuto de IREJO en la persa


ّFondo-dokumento de IREJO


2016-03-07

Internacia Esperanto-Renkontiĝo en Armenio 18-24 de junio 2004

La 18-24 de junio 2004 en Armenio okazis Internacia Esperanto-Renkontiĝo dediĉita al 100-jara jubileo de la eminenta reprezentanto de Armenia E-Movado, Akademiano de la Akademio de Sciencoj de Armenio, Akademiano de E-Akademio Gurgen Sevak.
La Renkontiĝon partoprenis geesperantistoj el Irano (11partoprenantoj), Kartvelio (3 partoprenantoj), Pollando (1partoprenanto) kaj Armenio (pli ol 50 partoprenantoj).
Enkadre de la Renkontiĝo okazis la konferenco "Gurgen Sevak kaj E- movado en Armenio" (la 18-20 de junio), prelegoj, diskutoj, paroliga kurso, koncertoj, instruado de kantoj, esperantaj ludoj, amuzvesperoj. 

2016-03-06

KET-1: Kaspiaj Esperanto-Tagoj 1-7-an de julio 2001

Teksto la Rezolucio:
La 1-7-an de julio,2001 j. en Baku, la ĉefurbo de Azerbajĝana Respubliko okazis la 1-a Kaspiregiona Esperanto-Konferenco "Kaspiaj Esperanto-Tagoj-1" (KET-1), kiun organizis kaj kolektis Azerbajĝana Esperanto-Asocio (AzerEA) kaj kiun partoprenis delegacioj el Azerbajĝanio, Irano, Rusio, Kartvelio.
En laboro de la konferenco partoprenis 15 subtenantoj de la Internacia lingvo Esperanto el Azerbajĝanio (la gvidanto, prezidanto de AzerEA s-ro Ŝaig Bahramoglu Mamedov), 14 - el Irano (la gvidanto, ĝenerala direktoro de Irana Esperanto-Centro s-ro Reza Torabi), 2 - el Rusio (la gvidanto, vic-prezidanto de Rusia Esperantista Unio s-ro Abdurahman Junusov kaj prezidanto de Kartvela Esperanto-Asocio s-ro Avtandil Abuladze.

2016-03-03

Azref Azari: la dua Honora Membro de UEA el Irano

En la 86a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Zagrebo-Kroatio (2001) nia majstro s-ro Azref Azari estis nomumita kiel la honora membro (HM) de UEA.

Sendube lia elektiĝo kiel HM de UEA estas ĝojiga novaĵo al ĉiuj Iranaj geesperantistoj.Lia grandioza laboro kies unua parto jam aperis(Plena Esperanto-Persa Vortaro)estas nepreterpasebla kaj forgesebla afero rilate E-movado en Irano.
   Nun UEA havas du HM-ojn en Iran la unua estas d-ro M. H. Saheb Zamani  kaj la dua s-ro Aref Azari pri kiuj vere ni honoras, pro ilia penado, gvidado kaj fruktodona laborado.
   Gratulante la elektiĝon de s-ro Azari kiel HM de UEA jen sube aperas konciza lia biografio.
Salut/gratulas;
                         M. Reza Torabi
   
================================================ 
    BIOGRAFIO DE S-RO AREF AZARI
    S-ro Aref Azari estas naskiĝinta je la jaro 1924. Li devenas de azerbajĝana familio el la nord-okcidento de Irano.Lia infanaĝa lingvo estis turka.Dum lernado de la persa kiel studlingvo li deve studis la francan ankaŭ ĉar la lernejo kie li studis estis gvidata parte de francoj sed tiu daŭris nur 4 jarojn. Tiam li estis 12 jara. Je la 16 jareco li komencis la anglan dum multaj jaroj ĉu en propra lando aŭ eksterlandoj kiel Usono (kie li studis  meĥanikon) kaj aliaj. Poste li bezonis la germanan ĉar multaj el liaj teknikaj kursoj estis devige instruataj germanlingve.
    Dum multaj jaroj li profesie laboradis kiel inĝeniero en Usono kaj Germanio. En Irano li laboradais kiel direktoro kaj inĝeniero de kelkaj famaj fabrikoj. Li laboris kiel vicdirektoro de  urbo- konstrua sekcio de  kupro-produkta entrepreno de Irano, kaj finfine en la jaro 1980 li pensiuliĝis.
   Esperanton li ekkonis dum sia junuleco sed tiam li nur ĝian alfabeton eklernis kaj ne plu. De antaŭ 26 jaroj (en 1976) li ĝuis  lerni Esperanton kies rikolto estas  la libro kies unua parto aperis je la jaro 2000 sub la titolo "Ampleksa Esperanto-Persa Vortaro". Nun li prilaboras la grandan "Persa-Esperanta"-n vortaron. 
    S-ro Azari gvidis multajn E-kursojn kaj nun liaj gelernantoj multnombre aktivadas en la movado, ekde la apero de Irana Esperanto-Centro li diversmaniere subtenis ĝin. Li estis nomumita kiel la honora prezidanto de la Irana Esperanto-Centro en la jaro 2000.

Fonto:


Apero de monumenta vortaro en Irano

Finfine la atendado venis al la fino

 Apero de monumenta vortaro en Irano

En la komenco de tiu ĉi jaro (2001) en Irano aperis " Ampleksa Esperanto-Persa Vortaro" verkita de veterana E-isto S-ro Aref Azari, kiu dum pli ol 20 jaroj laboradis por ĝia preparado. La teamo kiu kunhelpis lin dum paso de jaroj ŝanĝiĝ(et)is kaj la fina grupo konsistis el membroj malpli ol fingroj de du manoj, kiuj tamen pene kaj kvalite laboris por aperigo de tiu ĉi 600 paĝa vortaro.
Laŭdire la verko, inter amaso da vortaroj divers-lingvaj, kiuj dum jardekoj aperis en Irano estas la plej bona kaj alloga, ĉefe rilate al simboloj uzitaj en ĝi kaj facileco de serĉado kaj trovado de la vortoj.
Kvankam la verko donas la nomojn de 36 libroj kiel referencoj uzitaj por kompilado de la vortaro, la ĉefa fonto estas PIV.
Inter tiom da helpantoj, kiuj laboris por ĝia preparo kaj eldono, se oni volus mencii nomon de nur unu, tiu eble devus esti S-ino Fariba N. Majd kiu, dekomence kompostis, reviziis kaj enordigis la manuskriptojn de la aŭtoro.
En la mezo de Januaro (2001) laŭ la iniciato de Irana E-Centro (IRECO) kies membroj multe kunlaboris pri la libro kaj kiu nun distribuas ĝin, kunvenis 45 E-istoj en Teherano por festi la aperon de la vortaro kaj danki ĝian aŭtoron kaj la kunlaborantaron.

Inter la mankoj de la verko povas i.a. mencii pri enkonduko en Esperanto, konsiderante ke inter la uzantoj certe estos ankaŭ ne Irananoj kiuj studas kaj interesiĝas la persan lingvon; kaj cetere mankas informoj pri la aŭtoro, kiu estas unu el la elstaraj kaj pioniraj E-istoj de Irano (Persujo, Zamenhofe).
Ĝojiga novaĵo en la enkonduko de la aŭtoro estas lia mencio pri estonta apero de Persa-Esperanta vortaro, kies realiĝon multaj landaj E-istoj senpacience atendas.
En Irano ne mankis vortaroj Persa E-aj aŭ inverse, kaj tamen tiu ĉi estas la monumenta vortaro, kiu dum jaroj kaj jaroj respondos al la bezonoj de Iranaj E-istoj senmanke, kaj kiu fortikigos la bazon de Esperanto en la plej grava lando de Mez-Oriento kaj Islama Mondo movade.

Reza Kheir-khah (Tajvano)
Rezamenhof@yahoo.com

 Fonto: